Psalms 65

Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto.

1Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion;
Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
2Al Vi, kiu aŭskultas preĝon,
Venas ĉiu karno.
3Krimaĵoj min premas;
Niajn pekojn Vi pardonos.
4Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi,
Ke li loĝu en Viaj kortoj.
Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo,
De Via sankta templo.
5Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco,
Ho Dio de nia savo,
Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
6Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto,
Kiu estas zonita per potenco,
7Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj,
Kaj la tumulton de popoloj.
8Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj;
La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
9Vi memoras pri la tero,
Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas;
La torento de Dio estas plena de akvo;
Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
10Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj,
Vi ebenigas ĝiajn bulojn;
Per pluvego Vi ĝin moligas,
Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.
11Vi kronas la jaron per Via bono;
Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
12La stepoj de dezerto grasiĝas,
Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.
13La herbejoj kovriĝas per brutaroj,
Kaj la kampoj vestiĝas per greno;
Ili ĝojas kaj kantas.
Copyright information for Esperanto